Subteni
Vi povas miri, kial estas tiom da multaj manieroj por subteni mian laboron. Dum jaroj mi registriĝis en diversaj platformoj por amasfinanci artistojn. Mi faris tion ĉi, ĉar mondonantoj petis min krei profilojn en siaj ŝatataj platformoj. Krom tio, mi kredas, ke havi plurajn kanalojn estas pli senmalfunkcia solvo okaze se iu platformo senatende fermiĝus aŭ havus problemon.
Liberapay
A service for recurring donations to free/libre projects. It's funded by donations to its own account, and doesn't take a cut of payments.
→ liberapay.com/davidrevoy/
Patreon
A popular U.S.-based patronage service for supporting creators with recurring donations. Patreon charges a fee of 5%. Most of my supporters choose Patreon.
→ patreon.com/davidrevoy
Tipeee
A European-based patronage service for supporting creators with recurring donations. Tipeee charges a fee of 5%.
→ tipeee.com/pepper-carrot
PayPal
Bone konata servo ebligante sekure transdoni monon perinterrete en pluraj monunuoj, disponebla en plejparto da landoj.
→ paypal.me/davidrevoy
IBAN ( ĝiro )
Tiu ĉi donac-maniero estas senpaga en Eŭropo kaj vi povas elekti inter unuopa kaj ripeta pago senpere el via bankkonto. Ĝi ankaŭ estas protektata per banksekreto. Mia bankkonto estas en Francujo, do se vi loĝas ekster Eŭropo, legu dokumentaron de via banko, ĉu iuj krompagoj ŝuldiĝas.
IBAN: FR6230002040630000090557K69
RIB: 30002040630000090557K69
BIC: CRLYFRPP
Poŝta adreso
Se vi volas surprizi min, nenio pli valoras ol poŝtkarto, permane skribita letero aŭ pakaĵo. Mi ne diskonigas mian hejman adreson pro ricevi pasintece enretajn minacojn kaj pro nedezirataj gastoj. Anstataŭ tio, mi uzas poŝtkeston en dentistejo. Mi ricevas sciigon, kiam io riceviĝas kaj tio ĉi funkcias ĝuste.
Jen la adreso :
Cabinet Dentaire (pour David REVOY)
135 Avenue des Mourets
82000 MONTAUBAN
FRANCE
Kontakti
Se vi havas iun demandon, ne hezitu demandi. Vi povas sendi al mi privatan mesaĝon per sociaj komunikiloj ( ligiloj en paĝpiedo ) aŭ sendi retpoŝtan leteron al :
info@davidrevoy.com
Kial via subteno estas grava
Dum pli ol jardeko mi kunhavigadis bildrakontojn, artaĵojn, instruilojn kaj aliajn materialojn en la interreto laŭ liberaj permesiloj.
Mi faras tion ĉi, ĉar mi kredas je etiko de libera kaj malfermkoda programaro kaj rifuzas baziĝi sur aŭtorrajtoj, reklamoj kaj komerca programaro.
Mi skribis pli pri mia filozofio tie ĉi.
Tamen krei kaj kunhavigi ĉion tiumaniere ne ebligas al mi pagi fakturojn. Tial mi bezonas baziĝi sur viaj mondonacoj. La tuta senpaga enhavo – kiun mi kreadis dum jaroj – ekzistas grandparte danke al kontribuoj de eta elcento da subtenantoj, kies malavaro profitas al ĉiuj aliaj legantoj.
Si vi povas aniĝi al ili, mi vere dankos pro via subteno. Mia enspezo dependas de tiuj ĉi kontribuoj, do ĉiu mondonaco helpos al mi pluigi krei en la plej bonaj vivkondiĉoj.
− David REVOY
