La aŭtoro

Saluton, mi nomiĝas David REVOY kaj mi estas franca artisto naskita je 1981. Mi estas meminstruulo kaj fervorulo pri desegnado, pentrado, katoj, komputiloj, GNU/Linuksa libera kulturo, Interreto, eksmodaj rolludaj videoludoj, malnovaj mangaoj kaj animeoj, tradicia arto, japana kulturo, fantasto …

Post pli ol 10 jaroj da liberlaborado en cifereca desegnado, instruado, koncept‑grafiko, ilustrado, artestreco, mi decidiĝis komenci mian propran projekton. Finfine mi trovis manieron por miksi ĉiujn miajn pasiojn kune, kaj ties rezulto estas la projekto Pipro kaj Karoĉjo.

Mi laboras pri tiu ĉi projekto ekde Majo 2014 kaj dum tiu ĉi periodo mi ricevis helpon de multaj kontribuantoj kaj subtenantoj. La plena listo de kontribuintoj estas disponebla per la menuo permesilo.

Mia taglibro : www.davidrevoy.com
Mia retpoŝto : info@davidrevoy.com


La filozofio de Pipro kaj Karoĉjo

Subtenata de patronoj

La projekto Pipro kaj Karoĉjo estas financata nur de ĝiaj patronoj de la tuta mondo. Ĉiu patrono sendas iomete da mono por ĉiu nov‑publikigita rakonto kaj ricevas agnoskon sube de nova bildrakonto. Danke al tiu ĉi sistemo, Pipro kaj Karoĉjo povas esti sendependa kaj por ĉiam restos libera de iuj reklamaĉoj.

Pipro kaj Karoĉjo ricevantaj monon de la spektantoj.

100% libera kaj senpaga, por ĉiam, neniuj « pag‑muroj »

Ĉiu enhavo farita de mi pri Pipro kaj Karoĉjo estas senpage disponebla per tiu ĉi retejo aŭ en mia (interreta) taglibro por ĉiu. Mi respektas vin ĉiujn egale : kaj senmonulojn kaj riĉulojn. Ĉiuj ekstraĵoj faritaj de mi por miaj patronoj ankaŭ estas publikigitaj tie ĉi. Pipro kaj Karoĉjo neniam petos vin pri pagi pro io aŭ postulos pagendan abonon por aliri novan enhavon.

Karoĉjo malantaŭ pag‑muroj.

Malfermkoda kaj ĉiopermesa

Mi volas doni al homoj rajton por kunhavigi, uzi, idigi aŭ eĉ profiti monon per miaj laboraĵoj. Ĉiuj paĝoj, artaĵoj kaj enhavo estas farita de mi per senpaga/libera malfermkoda programaro en GNU/Linukso kaj ĉiuj fontoj estas disponeblaj en tiu ĉi retejo ( per la butonoj « fontoj kaj permesilo » ). Komerca uzado, tradukoj, fervorul‑artaĵoj, presaĵoj, filmoj, videoludoj, kunhavigado kaj reafiŝado estas laŭdindaj. Vi nur devas agnoski aŭtorecon al kreintoj (artistoj, korektintoj kaj tradukintoj kiuj kontribuis al la artaĵo, kiun vi volas uzi), meti ligilon al la permesilo kaj indiki se io estas ŝanĝita. Vi povas fari tion en iu ajn aprobinda maniero, tamen ne sugestu, ke aŭtoroj aprobas vin aŭ vian uzadon. Pliaj informoj troviĝas en la teksto de la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Ekzemploj de idaj verkoj.

Altkvalita amuzo por ĉiu, ĉie

Pipro kaj Karoĉjo estas komedia/ŝerca retkomikso ( interreta bildrakonto ), kiu taŭgas al ĉiu, de ĉiu aĝo. Neniu enhavo por plenkreskuloj, sen brutaleco. Libera kaj malfermkoda, Pipro kaj Karoĉjo estas imitinda ekzemplo kiel ŝatindega la libera kulturo povas esti. Mi koncentriĝas precipe sur kvalito, ĉar libera kaj malfermkoda kulturo ne devas esti amatoraĉa. Tute kontraŭe.

Paĝoj de komikso ĉirkaŭantaj la mondon.

Ni ŝanĝu la sektoron de bildrakontoj !

Sen perantoj inter artisto kaj spektantoj vi pagas malpli kaj mi profitas pli. Vi subtenas min senpere. Neniu eldonisto/distribuisto/reklamisto povas devigi min ŝanĝi Pipron kaj Karoĉjon por akordi kun lia aspekto de « merkato ». Ĉu estas eble ke unu eta sukceso influu la tutan sektoron ? Ni provu …

Maldekstre: Karoĉjo perdas monon kun ĉiu peranto. Dekstre: donacoj kaj profitoj estas pli egalaj. Iĝi patrono