Kajeno: Pipro, vi hontigas Ĥaosahon.. Timiano: Kajeno pravas. Estiminda Ĥaosaha sorĉistino devas inspiri timon, obeemon kaj respekton.. Kumino: ... dum vi donacas kuketojn kaj teon eĉ al niaj demonoj *.... Note: * Vidu 8an rakontaĵon: La Naskiĝtago de Pipro. Pipro: Sed... … baptopatrinoj….
Timiano: Pipro, vi ja sendube estas talenta, sed vi ankaŭ estas la sola heredonto nia. Nia devo estas igi vin vera malica sorĉistino de Ĥaosaho.. Pipro: Sed… mi ne volas esti malbona ! Tio… tio tute malakordas kun ĉio, kion…. Kajeno: SILENTU !. ... alie, ni reprenos ĉiujn viajn povojn ! Kaj vi ree estos tiu stultuleta orfino de Sciurarbaro.. Timiano: Ekde nun, Kumino kuniros kun vi ĉien por lernigi vin kaj raporti al ni, ke vi progresas.. Sono: Puf !. Kumino: Trateratra !.
Kumino: La nova Reĝo de Akreno estas tro bona kaj afabla kun siaj regnanoj. La popolo devas timi sian Reĝon.. Via unua misio estas trovi kaj timigi la monarĥon por manipuli lin.. Vera Ĥaosaha sorĉistino influas sur la potenculojn !.
Pipro: La Reĝo ? ... ... tiel juna ?!. Ni sendube samaĝas.... Kumino: Nu, kion vi atendas ! Ek ! Veku lin, timigu lin, teruru lin !.
Sono: Dzzz. Pipro: Vi kaj mi estas iomete similaj.... junaj... solaj... ...malliberigitaj de niaj destinoj..
Sono: Puf !. Pipro: ?!. Sono: Ekflam !. Timiano: Unua provo : PLENA FUŜAĴO ! Ni ankoraŭ devos prilabori multe vin, Pipro.... Rakontanto: ~ FINO ~. Atribuintaro: 09/2015 – Desegno kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : Kaoseto. Korekto : Tirifto.
Atribuintaro: Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga kaj subtenita de mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 502 mecenatoj :. Vi ankaŭ fariĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron de Pepper&Carrot : https://www.patreon.com/davidrevoy. Libera permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Fontoj : elŝuteblaj je www.peppercarrot.com Programaro : 100% de tiu ĉapitro estis verkita per liberaj programoj Krita 2.9.7, G'MIC 1.6.5.2, Inkscape 0.91 per Linux Mint 17.