Writing: AVERTO SORĈA BIENO. 33. Kumino: Bone, bone, bone ! Finiĝis la ferioj ! Ni komencu per kurso pri la antikvaj trinkaĵoj kaj iliaj elementaj ingrediencoj.. Mmm... Fuŝ ! Jam ne pulvoro de drakodento Neutile komenci la kurson sen tiu ingredienco.... Writing: Drakodento.
Kumino: Kajeno ! Timiano ! Ĉu vi povus elserĉi por mi iom da drakodento ?. Kajeno: En tia malvarmo ?! Ne, dankon !. Timiano: Jeŝ... Same.... Pipro: Ne zorgu ! Mi taskiĝas pri tio !. Kumino: Pipro ! Atendu !. Pipro: Mi revenos baldaŭ !. « La malvarmo », « La malvarmo » ! Kia gregaĉo da malkuraĝulinoj !. Neŝerca tirpinĉilo, kelkaj ŝirmiloj, kaj al ni la drakodentoj !.
Pipro: Ha ha ! Fuŝ ! Tio estos iomete pli malfacile ol mi imagis !. Pfff ! ... Dirvere mi kredis, ke tio estos pli facile ĉe la aerdrako !.
Pipro: Karoĉjo ! ... Revenu... ... Oni diras ja, ke la marĉodrako estas pli cedema... Tion mi ne elpensis.... Mmm... Por la fulmodrako... ... Ne certas ke tiu tirpinĉilo taŭgas.
Pipro: Nu. Tio estas tro malfacila... ... mi rezignas.. Ne ! Ne ! Pipro neniam rezignas !. Rakontanto: ! !. Birdo: Lamorgaŭon. Kumino: KOKERIKOOoooo!!!.
Pipro: Nu, vi impresegitas, ĉu ne ? Mi almenaŭ havas pli ol centon da drakodentoj !. Sono: pop!. Writing: DrakojporDentistino. Senpage !. Kumino: ... sed Pipro, la drakodento... ... estas kreskaĵo !. Rakontanto: - FIN -. Atribuintaro: 01/2016 – Desegnado kaj Scenaro : David Revoy – Tradukado : libre fan, Kaoseto, Nay Ledofiŝ. Korektoj : Tirifto.
Atribuintaro: Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 671 mecenatoj :. Libera Permesilo : Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy Fontoj : elŝuteblaj de www.peppercarrot.com Programaro : tiu ĉapitro estis verkita 100% per liberaj programoj, Krita 2.9.9, Inkscape 0.91 sur Linux Mint 17 Ankaŭ vi iĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron :. https://www.patreon.com/davidrevoy.