Kapo
Titolo
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 1
Pipro
Fju... Tre bone esti ĉi tie !
Ho, estas bazartago.
Ni iru manĝeti, antaŭ ol ni grimpos sur la vulkanon.
Mi sciis, ke vi ŝatus la ideon !
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 2
Skribaĵo
SERĈATAJ
Nukstaksuso
100 000Ko
Ŝiĉimio
250 000Ko
Pipro
1 000 000Ko
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 3
Pipro
Ili vere afiŝis ĉi tion ĉie.
Eĉ en la plej izolitaj anguloj.
Venu, ni foriru antaŭ ni estu rekonitaj.
Ni nun havas pli grandajn problemojn...
Tiu lumo...
Ni devas esti proksimaj al ĝia nesto.
Prave !
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 4
Fenikso
Kial vi ĝenas min, homo ?
Pipro
Saluton, ho granda Fenikso !
Mia nomo estas Pipro kaj mi estas sorĉistino de Ĥaosaho.
Mi lastatempe ricevis grandan kvanton da Draka Reo, kaj ekde tiam ĉi tiu aperis kaj kreskas ĉiutage...
Ĝi forigas miajn povojn kaj povus fine mortigi min.
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 5
Fenikso
Hmm... Mi vidas...
... kaj nun vi estas ĉi tie ĉar vi volas feniksajn larmojn por saniĝi, ĉu ?
Pipro
Jes, ĝi estas mia sola elekteblo.
Fenikso
*vespiro*
...nu, kion vi atendas ?
Klopodu plorigi min.
Mi donas al vi minuton !
Pipro
Kio ?!
Plorigi vin ?!
Sed mi ne sciis tion...
Nome... Nur unu minuton ?!
Be... BONE ! Ni vidu.
Hmm... Pensu pri la monda malsato. Nuu… atenduatendu ! Mi havas ion pli bonan : Tiuj, kiuj ne plu estas.
Ankoraŭ nenio ? Forlasitaj dorlotbestoj ?! Dorlotbesta forlasado estas malgajega...
Fenikso
...
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 6
Pipro
Do, kielis ? Ĉu tio ne plorigas vin ?
Fenikso
ĈU VERE ?!
ĈU TIO ESTAS ĈIO, KION VI HAVAS ?!
Ili almenaŭ provis per poezio ! Skribante tragediojn ! ARTON ! DRAMON !
SED VI ?! VI VENAS NEPREPARITA !
JES, FARU TION ; FOR ! IRU HEJMEN KAJ REVENU, KIAM VI PRETU !
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 7
Pipro
Grr ! Ek, Pipro ! Trovu malgajan historion.
Vi povas fari tion. Vi povas fari tion.
Ne... Vi ne povas.
Vendisto
He ! Ho ! Foriru !
Pipro
!!
Vendisto
Ne tuŝu per viaj piedoj miajn aferojn, se vi ne povas pagi !
Pipro
Ho ne, vi ne... KAROĈJO ! Vi povus helpi min anstataŭ pensi pri via ventro !
Ho ?!
Ho, jees... Ĉi tio povus funkcii.
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 8
Fenikso
Ha ! Vi revenis. Tiel baldaŭ...
Metala armilo ?!
Ĉu vere ?!
Ĉu vi ne scias, ke mi povas fandi ĉian metalon kaj...
Sono
Plop
Plop
Plop
Fenikso
HO NE ! NE TIO !
TIO NE JUSTAS !
Pipro
Rapide, Karoĉjo ! Prenu tiom da larmoj, kiom vi povas !
Sono
Hak !
Hak !
Hak !
Titolo
- FINO -
Ĉapitro 37a : La larmoj de la fenikso, Paĝo 9
Atribuintaro
3a de aŭgusto, 2022 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legantoj : Arlo James Barnes, Benjamin Loubet, Bobby Hiltz, Chloé, Craig Maloney, Estefania de Vasconcellos Guimaraes, GunChleoc, Nicolas Artance, Olivier Jolly, Rhombihexahedron, Valvin. Esperanta traduko : Jorge Maldonado Ventura. Esperanta provlegado : Aleksej Odejĉuk, Tirifto. Provlegado : Craig Maloney. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭriganto : Craig Maloney. Redaktistoj : Craig Maloney, Nicolas Artance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro : Krita 5.0.5, Inkscape 1.2 sur Fedora 36 KDE Spin. Permesilo : Creative Commons Attribution 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis ?
Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenata danke al la mecenateco de siaj legantoj.
Pro ĉi tiu ĉapitro dankon al la 1058 mecenatoj !
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribitan ĉi tie !
Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj pli!
Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo !
Dankon !