Jes, malfacilis. Nun ni komprenas, kial tiom multaj aventuristoj estis blokitaj tie.
Kiel fartas Brasko?
Brasko? Brasko!
Damne! Mi ne rimarkis, ke vi estis tiel ege vundita!
Vinya
Kuracisto!
Ni bezonas vian helpon, RAPIDE!
Pipro
Flanken...
Sono
Dzing
Brasic
Miaj vundoj foriris.
Ĉiufoje la sama miraklo.
Via talento nekredeblas, Kuracisto!
Ni ne malfruu. La trezoro atendas nin!
Fritz
Aŭdu aŭdu!
Danke al ŝi ni estas nevenkeblaj!
Ni iru trovi la sekvan monstron!
Brasic
Mi!
Vinya
Ne, mi! Mi!
Pipro
?
Kajeno
Ĉu vi klarigos al mi, kion vi faras?
Ni serĉadis vin dum monatoj.
Pipro
Ĉu ne evidentas?
Mi decidis rezigni ĉion kaj ŝanĝi mian karieron.
Ekde nun mi estas la Granda Kuracisto, kiel vi povas vidi.
Kajeno
...
Pipro
"Sed kial", vi eble demandas?!
Simplas!
MI HAVIS SUFIĈE DE TIO!
Mi lacegas de esti ĉasita, lacegas, ke oni ridu pri mi, kaj precipe mi lacegas, ke mi ne eblas trovi laboron post studi tiel longe!
Almenaŭ ĉi tie oni bezonas min kaj oni aprezas miajn kapablojn!
Brasic
Kuracisto!
Ne tro malproksimiĝu!
Vinja estis forte frapita.
Sono
Dzing
Pipro
Estas tio.
Ion pli?
Kajeno
Jes.
Ke via nomo estu en "serĉata" afiŝo, normalas por Ĥaosaha sorĉistino.
Tio estas eĉ signo de bona reputacio.
Ignoru la mokadon kaj kio estos dirita, kaj kreu vian propran karieron, se neniu donas al vi unu.
Kaj precipe: vi ne estas kuracisto.
Ili rimarkos, pli aŭ malpli frue, kiam vi elĉerpos tiun grandegan kvanton de Feniksaj Larmoj, kiujn vi portas kun vi, ŝajnigante, ke vi havas novajn povojn.
Pipro
Kio... ?
Kiel vi...
...divenis.
Kajeno
Fi!
Pipro
Grrr!!!
Nu, se mi necesas pli, mi iros preni pli!
Ĉar ĈI TIO FUNKCIAS!
Malsame ol ĉiuj viaj perversaj Ĥaosahaj aferoj.
GRRR...!
Brasic
Atentu!
La monstro transformiĝas!
Monstro
KReeeeeeeee
eeeeeeeeeeeeeee
Monstro
KReeeeeeeeeeeeeeeeee
eeeeeeeeeeeeeeeee
eeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeeee
Sono
KRRRR!!!
KRRRR!!!
KRRRR!!!
Crack!!!
Crack!!!
Krak!!!
Krak!!!
Krak!!!
Krak!!!
Monstro
eeeeeeee...
Sono
Dzeeĵoo!!
Vinya
Ho, ho, kia bruaĉego!
Brasic
Gardu min. Mi silentigos ĝin por ĉiam!
Ĉu vi aŭdas tion, monstro?!
Atentu pri mi, okaze miso okazas, Kuracisto...
Kuracisto?
Pipro
VE !
Ne, ne, ne!
Brasic
Hho ho ho!
Rigardu tion! Mi pensas, ke la bestaj larmoj estis tro por la konstitucio de nia kuracisto.
Hha ha ha!
Fritz
HAHA HA HA!
Ne nur tio, sed ĝi tute bluas!
Vinya
HAHA HA HA!
Kaj ĉu vi pensas, ke ĝi povas ankaŭ sanigi?
Fritz
Fi, abomena!
HAHA HA HA!
Brasic
HHA HA HA!
Pipro
...
Fritz
HE!
Brasic
Atendu! Ni nur ŝercis!
Vinya
Kuracisto!
Kajeno
Ree bonvenon.
Titolo
- FINO -
Atribuintaro
26a de aprilo, 2023 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legado: Arlo James Barnes, Bobby Hiltz, Craig Maloney, Christian Aribaud, Estefania de Vasconcellos Guimaraes, Frédéric Mora, Erik Mondrian, Nicolas Artance, Rhombihexahedron, Valvin, Vinay. Esperanta traduko: Jorge Maldonado Ventura Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa daŭrigonto: Craig Maloney. Redakto: Craig Maloney, Nicolas Artance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 5.0.5, Inkscape 1.2 on Fedora 36 KDE Spin. Permesilo: Creative Commons Attribution 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis?
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj.
Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1084 mecenatoj!
You too can become a patron of Pepper&Carrot and get your name here!
We are on Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... and more!