Bone, bone, bone ! Finiĝis la ferioj ! Ni komencu per kurso pri la antikvaj trinkaĵoj kaj iliaj elementaj ingrediencoj.
Mmm... Fuŝ ! Jam ne pulvoro de drakodento Neutile komenci la kurson sen tiu ingredienco...
Writing
Drakodento
Kumino
Kajeno ! Timiano ! Ĉu vi povus elserĉi por mi iom da drakodento ?
Kajeno
En tia malvarmo ?! Ne, dankon !
Timiano
Jeŝ... Same...
Pipro
Ne zorgu ! Mi taskiĝas pri tio !
Kumino
Pipro ! Atendu !
Pipro
Mi revenos baldaŭ !
« La malvarmo », « La malvarmo » ! Kia gregaĉo da malkuraĝulinoj !
Neŝerca tirpinĉilo, kelkaj ŝirmiloj, kaj al ni la drakodentoj !
Pipro
Ha ha ! Fuŝ ! Tio estos iomete pli malfacile ol mi imagis !
Pfff ! ... Dirvere mi kredis, ke tio estos pli facile ĉe la aerdrako !
Pipro
Karoĉjo ! ... Revenu... ... Oni diras ja, ke la marĉodrako estas pli cedema... Tion mi ne elpensis...
Mmm... Por la fulmodrako... ... Ne certas ke tiu tirpinĉilo taŭgas
Pipro
Nu. Tio estas tro malfacila... ... mi rezignas.
Ne ! Ne ! Pipro neniam rezignas !
Rakontanto
! !
Birdo
Lamorgaŭon
Kumino
KOKERIKOOoooo!!!
Pipro
Nu, vi impresegitas, ĉu ne ? Mi almenaŭ havas pli ol centon da drakodentoj !
Sono
pop!
Writing
DrakojporDentistino
Senpage !
Kumino
... sed Pipro, la drakodento... ... estas kreskaĵo !
Rakontanto
- FIN -
Atribuintaro
01/2016 – Desegnado kaj Scenaro : David Revoy – Tradukado : libre fan, Kaoseto, Nay Ledofiŝ. Korektoj : Tirifto
Atribuintaro
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 671 mecenatoj :
Libera Permesilo : Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy Fontoj : elŝuteblaj de www.peppercarrot.com Programaro : tiu ĉapitro estis verkita 100% per liberaj programoj, Krita 2.9.9, Inkscape 0.91 sur Linux Mint 17 Ankaŭ vi iĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron :