Kapo
Titolo
Ĉapitro 32a : La Batalejo
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 1
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 2
Reĝo
Oficiro! Ĉu vi rekrutis sorĉistinon kiel mi petis?
Oficiro
Jes, mia estro! Ŝi staras apud vi.
Reĝo
...?
Pipro
Sal! Mia nomo estas Pip...
Reĝo
?!!
STULTULO!!! Kial vi varbis ĉi tiun infanon?! Mi bezonas veran batalejan sorĉistinon!
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 3
Pipro
Pardonu min! Mi estas vera Ĥaosaha Sorĉistino. Eĉ mi havas diplomon, kiu diras...
Skribaĵo
Diplomo de Ĥaosaho
Timiano Kajeno Kumino
~ al Pipro ~
Reĝo
SILENTU!
Mi ne havas bezonon de infanoj en ĉi tiu armeo. Iru hejmen kaj ludu kun viaj pupoj.
Sono
Klak!
Armeo
HAHA HA HA! HAHA HA HA! HAHA HA HA! HA HA HAHA!
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 4
Pipro
Mi ne kredas tion! Mi lernis dum jaroj, sed neniu konsideras min serioza, ĉar...
...mi ne aspektas sufiĉe sperta!
Sono
PUŬF!!
Pipro
KAROĈJO !
Sono
PAF!!
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 5
Pipro
Vere, Karoĉjo? Mi esperas, ke tiu manĝo valoris la penon. Vi aspektas malbelega...
...Vi aspektas...
La aspekto! Kompreneble!
Sono
Krak!
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 6
Pipro
HE! Mi aŭdis, ke vi serĉas VERAN SORĈISTINON?!?
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 7
Reĝo
Tamen pripensinte, revoku tiun infanon. Ĉi tiu verŝajne kostas tro.
Skribaĵo
DAŬRIGOTA…
Ĉapitro 32a : La Batalejo, Paĝo 8
Atribuintaro
31a de Marto de 2020 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: Craig Maloney, Martin Disch, Arlo James Barnes, Nicolas Artance, Parnikkapore, Stephen Paul Weber, Valvin, Vejvej. Esperanta version Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.2.9-beta, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 19.10. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 1121 mecenantoj!
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!