NE ! Ni estas Sorĉistinoj de Ĥaoso ; ni NE FARAS tion.
Sono
PAF!
Kajeno
Vi devus koncentri vin pri la lernado de viaj « Sorĉoj de Detruo » !
Pipro
Detruo ? En ĉi tiu tempo de jaro ? Kial ne lerni sorĉojn de kreado anstataŭe ?
Kajeno
La sekva kunsido ĉe La Tri Lunoj alvenas, kune kun viaj ekzamenoj. Lernu ! Studu ! LABORU !!! KAJ ĈESU DISTRIĜI PER TIUJ MALSAĜAJ IDEOJ !!!
Sono
Draŝ!
Ffff
Karoĉjo
tap
Pipro
Grrrrr.. . !!!
Vintro sen Arbo de unueco ?! Neniam !
Kial mi ne faru mian propran arbon ekde nulo per magio ?!
Ehe ! Mi povus eĉ kombini Hipiahan kaj Ĥaosahan magiojn, unuafoje! Granda verda arbo, lumigita de steloj kaj etaj sun-sistemoj ! Hoŭŭ! Ĝi estus perfekta !
Kaj ĝi estus krea !
Sed ne estas maniero fari tian magion ĉi tie... ...miaj baptopatrinoj rimarkus tuje se mi ne estus lernanta miajn « Sorĉojn de Detruo ».
Pipro
Krom se... Mi pensas, ke mi memoras...
Sono
Ŝrr
Pipro
Jes ! En la ĉapitro pri « Sorĉoj de Detruo », Timiano rekomendas peni ilin en dimensieto. Sed rigardu ĉiujn tiujn avertojn :
Mm...
Writing
« NE elspezu ĉiom de via Reo per la kreado de la dimensieto. »
Pipro
Kompreneble.
Writing
« NE reportu la rezultojn eksteren, pro sekureco. »
Pipro
Pff... Evidente !
Ho, jen !
Writing
« NE atendu ian ajn helpon el ekstero de la dimensieto... ...neniu povas vidi, kion vi faras! »
Pipro
Neniu ? Vere !? Ĝi estas perfekta ! Eklaboru ni !
Sono
BriiiL
SĈwuŭmp!!
Kumino
Ĉu Pipro ĵus kreis dimensieton ?
Timiano
Bone! Mi esperas, ke ŝi komprenis ĉiujn el tiuj avertoj, kiujn mi skribis en tiu ĉapitro pri la « Sorĉoj de Detruo ».
Writing
La KOMONA
Pipro
Tre mojosa ! Ĝi estas kiel ujo, kun nur tiu parto de la librejo, kiun mi bezonas. Kaj ĝi estas tute izolita de nia propra realaĵo. Ĝi estas la perfekta loko por testado de sorĉoj.
Estas tempo koncentriĝi pri mia majstraĵo !
Sono
BriiiL
PLUuuŭm!!
Pipro
Heh. Huh, nee.
Sono
Dhuuŭff!!
Pipro
Fiii !
Sono
Ĉting!!
Pipro
Jes! Ĝi aspektas bona, sed estas tro eta...
Karoĉjo
?
Pipro
KAROĈJO ! NE TUŜU ĜIN !
Sono
Pluuum!!
Pipro
Jen ! Mi regrandigis ĝin. Nun ĝi aspektas perfekte ! Mi ne trovas problemon pri tio, ke mi elprenu ĝin el la dimensieto. Ĝi nur estas Arbo de unueco ; Ĝi ne estas kiel « Sorĉo de Detruo ».
Nu, estas tempo disponigi ĉi tiun dimensieton al la realo kaj montri al ili, kiel krea la Ĥaoso povas esti ! Mi ne povas atendi, ĝis mi vidos iliajn vizaĝojn !
Provlegado/Beta-rimarkoj : Alex Gryson, Nicolas Artance, Ozdamark, Zveryok, Valvin kaj xHire.
Bazita sur la universo de Hereva kreita de David Revoj kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.
Programaro : Krita 3.2.3, Inkscape 0.92.2 sur Ubuntu 17.10
Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0
Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 810 mecenatoj :
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot en www.patreon.com/davidrevoy