Kapo
Titolo
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 1
Rakontanto
Dume, en alia dimensio…
Monstro
Finfine! interdimensia rompo!
Eble kaŭzita de iu granda kosma evento!
Kresku! Kresku, eta breĉo! Kaj malkovru tiun novan mondon por SKLAVIGI kaj MASTRI!
Ho… Tio ja estas interesa.
Ĉi tiu devas esti mia bonŝanca tago…
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 2
Monstro
Dimensio loĝata de inteligentaj estuloj!
Pli rapide, eta breĉo!
Kresku! Muhaha hahaha!
Pipro
Fiu! Kia bona festo, miaj amikoj!
Koriandro
He, Pipro, Safrano kaj mi ĵus konsciis, ke ni tute ne scias, kiel via Ĥaosaha magio funkcias.
Safrano
Ĝi estas la ega mistero. Ĉu vi dirus al ni pli pri ĝi?
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 3
Pipro
Haha, ĝi estas io malfacile klarigebla.
Nu, oni povus diri, ke ĝi estas bazita sur la scio de la fundamentaj leĝoj de ĥaosaj sistemoj… …el la pli etaj ĝis la pli grandaj.
Koriandro
Nu, tio certe klarigas la aferon.
Sono
RAT GRAT
Pipro
Atendu, lasu al mi montri al vi simplan ekzemplon.
Nur donu al mi sekundon kun iom da malnova Ĥaosaha saĝeco…
Trovis ĝin!
Ĉu vi vidas ĉi tiun manĝostangeton, kiu estis fiksa inter tiuj pavimŝtonoj? Prenante ĝin mi certe evitis, ke iu piedpremu ĝin.
Eta, bona ŝanĝo en la granda ĥaosa sistemo de ekzistado povas havi egajn konsekvencojn. Tiel funkcias Ĥaosaho!
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 4
Ŝiĉimio
Ho aĉ!
Koriandro
Fiiii! Tiu aĵo estis en la buŝo de iu!
Safrano
Ha ha! Impresa kiel ĉiam, Pipro!
Koriandro
Bone Pipro, dankon por ĉi tiu… “klarigo”.
Estas tempo por iri dormi nun, ĉu ne? Kaj por ke iu lavu siajn manojn.
Pipro
He! Atendu!
Sono
Bat!
Tuk! Tuk!
PAF!
Karoĉjo
?
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 5
Sono
Ssss!
Puŭf!
Tok!
KRAŜ!
Ŝrruŭf…
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 6
Skribaĵo
TENEJO DE FAJRAĴOJ
Sono
ŜrrUuf!!
Ŝhrr!!
BUUM!
Monstro
MuhahaHAHA! Finfine! ATAKEN!!!
Sono
Fizzz!!
Monstro
!?
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 7
Sono
KRAK!
BUŬM!
BoOM!
Fizzz!!
PuŬF!
Pipro
Ne zorgu, Karoĉjo. Tio eble estas nur ĉar iuj ankoraŭ festas.
Nu, dormu bone!
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 8
Kumino
Ĉu vere? Ŝi povis kaŭzi tian grandan ĉen-reagon, sen eĉ konscii pri tio?
Kajeno
Sendube.
Timiano
Damoj, mi pensas, ke nia Pipro estas fine preta!
Sono
Fŝhhhh!!
Monstro
...
Sono
Fvip!
Rakontanto
- LA TRIOPO DE LA KRONADO DE KORIANDRO, LA FINO -
Ĉapitro 29a : Detruanto de Mondoj, Paĝo 9
Atribuintaro
Aprilo 25a, 2019 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: CalimeroTeknik, Craig Maloney, Martin Disch, Midgard, Nicolas Artance, Valvin. Esperanta versio Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.1.5~appimage, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 18.04.1. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 960 mecenantoj!
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!