Kapo
Titolo
Ĉapitro 28a : La Festoj
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 1
Rakontanto
La tri lunoj de Hereva estis linie tiun nokton, kaj ilia reflektita lumo kaŭzis veran spektaklon en la katedralo de Zombiaho.
Okazis sub tiu magia lumo, ke Koriandro, mia amiko, iĝis...
Reĝino de Kvalicito.
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 2 title=
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 3
Rakontanto
La festoj komenciĝis tuj poste.
Festego kun ĉiuj la magiaj lernejoj kaj centoj da prestiĝaj gastoj el la tuta Herevo.
Pipro
!?
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 4
Pipro
Ho! Estas vi!
Karoĉjo
rub rub
Pipro
Mi estis profunde en miaj pensoj.
Mi eniros nun. Malvarmiĝas ĉi tie.
Ĵurnalisto
Rapide! Estas ŝi!
Rapidu! Ŝi estas ĉi tie!
Sinjorino Safrano! Ĉu vi povas diri kelkajn vortojn por la Kvalicita Ĵurnalo?
Safrano
Jes, kompreneble!
Sono
FLAŜ
FLAŜ
FLAŜ
FLAŜ
Ĵurnalisto
Sinjorino Safrano! Hereva Revuo de Stilo. De kiu fasonisto vi surhavas ĉi tiun nokton?
Pipro
...
Ĉu vi vidas, Karoĉjo? Mi pensas, ke mi komprenas, kial mi ne estas ĝoja.
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 5
Pipro
Ĉiuj miaj amikoj estas tre sukcesaj kaj kelkfoje mi dezirus, ke mi havu nur parton de kiu ili havas.
Koriandro estas reĝino.
Safrano estas famulino.
Eĉ Ŝiĉimio aspektas tre perfekta kun sia lernejo.
Kaj mi? Kion mi havas?
Ĉi tion.
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 6
Ŝiĉimio
Pipro?
Mi kaŝe prenis iom da manĝaĵo. Ĉu vi volas ion?
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 7
Ŝiĉimio
Ŝajnas stranga, ke mi devas kaŝiri por manĝi iom da manĝaĵo. Sed nia instruisto diras, ke ni devas aspekti kiel puraj spiritoj sen bazaj homaj bezonoj.
Safrano
Ha! Tie vi estas!
Finfine! Ie, kien mi povas iri por eskapi de fotistoj. Ili frenezigas min.
Koriandro
Fotistoj?
Penu eviti enuajn diskutojn kun politikistoj, kiam vi havas ĉi tion sur via kapo.
Sono
grat grat
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 8
Koriandro
Parenteze, Pipro, mi fine rekontis viajn baptopatrinojn. Ili vere estas “specialaj”.
Pipro
!!!
Koriandro
Mi volas diri, ke vi estas tre bonŝanca. Mi certas, ke ili lasas al vi fari kion ajn vi volas.
Kiel, defii ĉi tiun neutilan pozadon kaj babiladi sen zorgi pri diplomateco.
Safrano
Aŭ danci kaj ĝoji sen zorgi pri tio, kion la homoj povus pensi.
Ŝiĉimio
Aŭ manĝi la tutan manĝaĵon de la bufedo sen timi, ke iu vidu vin!
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 9
Ŝiĉimio
Ho! Pipro!? Ĉu ni diris ion, kion afliktis vin?
Pipro
Tute ne! Dankon al vi, miaj amikoj!
Rakontanto
DAŬRIGOTA...
Ĉapitro 28a : La Festoj, Paĝo 10
Atribuintaro
Januaro, 2019 Arto kaj scenaro: David Revoy. Beta-legantoj: CalimeroTeknik, Craig Maloney, Martin Disch, Midgard, Nicolas Artance, Valvin. Esperanta versio Traduko: Jorge Maldonado Ventura. Fasono: Navi, Tirifto. Bazita sur la universo de Hereva Kreinto: David Revoy. Ĉefa fleganto: Craig Maloney. Verkistoj: Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj: Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. Programaro: Krita 4.1.5~appimage, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 18.04.1. Licenco: Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis? Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenita danke al la mecenateco de siaj legantoj. Pri ĉi tiu rakonto, dankon al la 960 mecenantoj!
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon ĉi tie! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ...kaj en multaj pli! Vidu www.peppercarrot.com por pli da informo! Dankon!