Kapo
Titolo
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 1
Rakontanto
La saman nokton…
Hibisko
… kaj tiel, ni ĉi-nokte bonvenigas vin, Ŝiĉimion, kiel nian plej junan kavaliron de Aho.
Koriandro
Ĉu Pipro ankoraŭ mankas ?
Safrano
Jes.
Ŝi rapidu, aŭ ŝi forestos la paroladon de Ŝiĉimio.
Ŝiĉimio
Dankon.
Mi volus…
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 2
Sono
ZjuUUUUUUU
ZjuuUUUUUU
Pipro
Alvenas ! Atenton ! ATENTON !!!
Sono
FRAKAS!
Mis !
Pipro
Ĉu ĉiuj sanas ? Ĉu nenio rompiĝis ?
Ŝiĉimio
Pipro !
Pipro
Saluton Ŝiĉimio ! Pardonu la draman kaj malfruan alvenon ! Mi kuras je la tuta tago, sed tio estas longa historio.
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 3
Hibisko
Ĉu ŝi estas unu el viaj gastoj ?
Ŝiĉimio
Jes. Ŝi estas mia amiko Pipro. Ĉio estas en ordo.
Pipro
Karoĉjo, ĉu vi sanas ? Pardonu la surteriĝon, mi ankoraŭ ne majstris tion, uzante superrapidon.
Kaj mi pardonpetas al ĉiuj pro la ĝeno ; kaj teme pri mia vesto…
Ŝiĉimio
hi hi hi
Vasabio
Ŝiĉimio, ĉu tiu ĉi juna sorĉistino ĵus veninta vere estas via amiko ?
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 4
Ŝiĉimio
Jes, via moŝto. Ŝia nomo estas Pipro, de la skolo de Ĥaosaho.
Vasabio
Ŝia ĉeesto malpurigas la sanktan naturon de nia lernejo. Forigu ŝin tuj de mia vido.
Ŝiĉimio
Sed… Majstrino Vasabio…
Vasabio
Sed kio ? Ĉu vi preferus forpeliĝi de nia lernejo ?
Ŝiĉimio
!!!
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 5
Ŝiĉimio
Pardonu, Pipro, sed vi devas foriri. Nun.
Pipro
Be ? He, he, atendu minuton ! Certe okazas ia miskompreno.
Ŝiĉimio
Bonvole Pipro, ne malfaciligu ĉi tion.
Pipro
He ! Vi, sur la trono. Se vi havas problemon kun mi, venu kaj diru al mi vi mem !
Vasabio
Tsss...
Ŝiĉimio, vi havas dek sekundojn... naŭ... ok... sep...
Ŝiĉimio
SUFIĈIS, PIPRO ! FORIRU !!!
Sono
ŜR R I ii i !
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 6
Pipro
Ŝiĉimio, bonvolu trankvil…
Sono
F u u M M M !
Ŝiĉimio
FORIRU !!! FORIRU !!! FORIRU !!!
Sono
K R U U U U U ! !!
Pipro
Oj ! He ! Tio... n-NE... Oooj... Ne afablas !
Koriandro
ŜIĈIMIO ! PIPRO ! BONVOLE ĈESU !
Safrano
Atendu.
Vasabio
Hmm !
Pipro
Grrr ! Bone, vi petis ĝin !
Sono
B R Z U M !!
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 7
Pipro
CURSUS CANCELLARE MAXIMUS !!!
Sono
Ŝ K L A K !
Pipro
Oj !
Sono
P AF !!
Ŝiĉimio
Eĉ via plej bona nuliga sorĉo ne efikos sur min ! Cedu, Pipro, kaj foriru ! Ĉesu min devigi vundi vin !
Pipro
Ho, mia nuliga sorĉo funkciis tute bone, sed ĝi ne celis vin.
Ŝiĉimio
Be ? Pri kio vi parolas ?!
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 8
Ŝiĉimio
?!!
Pipro
Ŝin ĝi celis ! Mi simple nuligis ŝian Sorĉon de beleco, kiu ŝajnigas ŝin juna.
Mi rimarkis tiun sorĉon tuj kiam mi venis. Mi donis al vi do etan parton de tio, kion vi meritas, ĉar vi bataligis Ŝiĉimion kontraŭ mi !
Vasabio
SENRESPEKTE ! Kiel vi aŭdacas , kaj eĉ antaŭ tuta mia lernejo !
Pipro
Pensu vin bonŝanca ! Se mi havus ĉiom de mia Reo, mi ne haltus je tio.
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 9
Sono
SO R Ĉ !!
Vasabio
Komprenite. Vi atingis la nivelon de viaj antaŭuloj pli frue ol mi atendis... Tio akcelas miajn planojn, sed fakte tio bonas.
Pipro
Viajn planojn ? Ĉu vi do nur testis min, kaj ĉio ĉi neniel rilatis al mia malfrueco ? Via pensado tute malsanas !
Vasabio
hii... hii.
KION VI ĈIUJ RIGARDAS ?! ŜI ĴUS MIN ATAKIS, KAJ VI NUR STARAS TIE ?! KAPTU ŜIN !!!
MI VOLAS ŜIN VIVAN !
KAPTU ŜIN !!!
Pipro
Ŝiĉimio, ni devos paroli pri tio ĉi poste !
Pardonu, Karoĉjo, sed ni devos ree flugi per superrapido. Tenu bone !
Sono
Ten !
Ten !
Zjjuuuu !!
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 10
Pipro
? !
Vasabio
KAPTU ŜIN !!!
Pipro
Ha oj.
Safrano
Pipro, prenu mian !
Sono
Ĵet !
Pipro
Ho ! Dankegon, Safrano !
Sono
Ten !
zjuu U U U U !
Rakontanto
DAŬRIGOTE...
Ĉapitro 34a : La Kavalirigo de Ŝiĉimio, Paĝo 11
Atribuintaro
31a de Marto, 2021 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Carotte, Craig Maloney, Efrat b, GunChleoc, Karl Ove Hufthammer, Martin Disch, Nicolas Artance, Parnikkapore, Valvin. Esperanta versio Traduko : Tirifto. Korekto : tuxayo. Speciala danko : al Nartance ĉar li esploris la personaĵon de Vasabio per siaj fervorulaj noveloj. La maniero, kiel li ŝin imagis, multe influis la manieron, kiel mi ŝin bildigis ĉi-epizode. Bazita sur la universo Hereva Estigo : David Revoy. Ĉefa daŭriganto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson . Programaro : Krita 4.4.1, Inkscape 1.0.2 sur Kubuntu Linux 20.04. Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Pipro
Ĉu vi sciis ? Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda, kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj. Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1096 mecenatoj !
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie ! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj aliaj ! Venu al www.peppercarrot.com por pli da informoj !
Dankon !
Montri 71 komentojn.