Ho, vi jam vekiĝis ! Ĉu fartas bone ? Ne tro malvarme ?
Pardonu, mi ekmalhavas Reon, kaj mia aŭro tro maldikas por ŝirmi nin de vento ĉi tie.
Pipro
Baldaŭ mi perdos mian superrapidon, kaj tiuj ĉi flugisto kaj drako nin sukcese sekvas jam kelkajn horojn. Ili facile kaptos nin, kiam ni malrapidiĝos.
Kia stultulo estis mi ! Mi certis, ke ili rezignos jam antaŭ horoj !
Se nur iel mi povus ilin forigi.
NE. Mi devas forigi ilin ! Antaŭ ol ili kaptos nin !
Sed mi ankaŭ... ... ege... … lacas…
OJ OJ OJ ! Koncentriĝu, Pipro !
Nukstaksuso
Vi vidis tion, ĉu jes ?
Arao
Jes. La ĉaso baldaŭ finiĝos. Ĝis nelonge ŝiaj kapabloj eluziĝos.
Nukstaksuso
Kaj tiam ni tuj atakos.
Sono
BUM !
Pipro
KIO ?!
Ili rompis la sonmuron ?!
! ! !
PL UU UU ! !!
Grr !
Tenu bone, Karoĉjo !
Pipro
AĈ ! KION NI FARU ?!
Ho !
Pipro
La kaverno de la Korna lago !
Karoĉjo, tio estas nia ŝanco !
Mi konas la kavernon.
Ĝi estas longa koridoro, je kies fino troviĝas kolapsinta ĉambro. La pendŝtonoj en ĉi tiu kolapsinta parto amasiĝis al muro de pikaĵoj. Estas mortkaptilo ! Plafone estas truo, kiu sufiĉe larĝas por ni, sed tiu drako ne povos ŝanĝi sian direkton, kaj trafos la muron je plena rapideco ! Ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa ĥa !
Pipro
Bonege ! Ili sekvas nin !
Baldaŭ ni seniĝos ilin.
Mi ne povas atendi ! Ĥa ĥa ĥa ĥa !
! ! !
Pipro
Momenton… ! Kio iĝis mi ? Ĉu murdisto ? Ĉu malica sorĉistino ?
! ! !
Sono
BAlaaa !
Pipro
NE ! Ne tio mi estas !
HAAAALT !!! MI CEDAS !
Nukstaksuso
Ĉu vi scias, ke cedi al majstrino Vasabio ne finiĝos bone por vi ?
Pipro
Mi scias, sed mi ankoraŭ sentas, ke devas esti maniero ŝin atingi – ŝin komprenigi.
Finfine, ĉio estas riparebla. Tion mi lernis de malnova amiko.
Pipro
Dankon, ĉar vi lasis Karoĉjon porti al mi novajn vestaĵojn.
Nukstaksuso
Volonte. Vi faciligis nian taskon, do mi devus almenaŭ tion repagi.
Sed sciu, vi vere kolerigis Vasabion. Ŝi postulas perfektecon. Vi tion difektis per via malpureco, via vesto, kaj via eniro. Kaj vi atakis ŝin ! Ŝi ne ĝentilos al vi.
Pipro
Mi scias.
Nukstaksuso
Ĉiuokaze, mi bezonas mallonge dormeti. Ni foriros kiam mi vekiĝos. Faru kion ajn, simple ne iru tro foren...
Sono
Plonĝ
Nukstaksuso
Kia interesa sorĉistino.
Pipro
Kontraŭ ĉiuj riskoj kaj danĝeroj, mi restos fidela al mia vera mio. Mi promesas !
Rakontanto
DAŬRIGOTE...
Pipro
18a de Junio, 2021 Arto kaj scenaro : David Revoy. Beta-legado : Arlo James Barnes, Craig Maloney, Karl Ove Hufthammer, Martin Disch, Nicolas Artance, Parnikkapore, Valvin. Esperanta versio Traduko : Tirifto Korekto : tuxayo Fasono : Navi, Tirifto Bazita sur la universo Hereva Kreinto : David Revoy. Ĉefa daŭrigonto : Craig Maloney. Redakto : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korekto : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson . Programaro : Krita 4.4.2, Inkscape 1.1 sur Kubuntu Linux 20.04 Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. www.peppercarrot.com
Ĉu vi sciis ? Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga, malfermitkoda, kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj. Ĉi tiu ĉapitro ricevis subtenon de 1054 mecenatoj !
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot kaj havi vian nomon skribita tie ! Ni estas en Patreon, Tipeee, PayPal, Liberapay ... kaj aliaj ! Venu al www.peppercarrot.com por pli da informoj ! Dankon !