Kapo
Titolo
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho
<unknown>
Pipro
kaj
Karoĉjo
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 1
Kajeno
Pipro, vi hontigas Ĥaosahon.
Timiano
Kajeno pravas. Estiminda Ĥaosaha sorĉistino devas inspiri timon, obeemon kaj respekton.
Kumino
... dum vi donacas kuketojn kaj teon eĉ al niaj demonoj *...
Note
* Vidu 8an rakontaĵon: La Naskiĝtago de Pipro
Pipro
Sed... … baptopatrinoj…
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 2
Timiano
Pipro, vi ja sendube estas talenta, sed vi ankaŭ estas la sola heredonto nia. Nia devo estas igi vin vera malica sorĉistino de Ĥaosaho.
Pipro
Sed… mi ne volas esti malbona ! Tio… tio tute malakordas kun ĉio, kion…
Kajeno
SILENTU !
... alie, ni reprenos ĉiujn viajn povojn ! Kaj vi ree estos tiu stultuleta orfino de Sciurarbaro.
Timiano
Ekde nun, Kumino kuniros kun vi ĉien por lernigi vin kaj raporti al ni, ke vi progresas.
Sono
Puf !
Kumino
Trateratra !
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 3
Kumino
La nova Reĝo de Akreno estas tro bona kaj afabla kun siaj regnanoj. La popolo devas timi sian Reĝon.
Via unua misio estas trovi kaj timigi la monarĥon por manipuli lin.
Vera Ĥaosaha sorĉistino influas sur la potenculojn !
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 4
Pipro
La Reĝo ? ... ... tiel juna ?!
Ni sendube samaĝas...
Kumino
Nu, kion vi atendas ! Ek ! Veku lin, timigu lin, teruru lin !
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 5
Sono
Dzzz
Pipro
Vi kaj mi estas iomete similaj...
junaj... solaj... ...malliberigitaj de niaj destinoj.
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 6
Sono
Puf !
Pipro
?!
Sono
Ekflam !
Timiano
Unua provo : PLENA FUŜAĴO ! Ni ankoraŭ devos prilabori multe vin, Pipro...
Rakontanto
~ FINO ~
Atribuintaro
09/2015 – Desegno kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : Kaoseto. Korekto : Tirifto
Ĉapitro 11a : La Sorĉistinoj de Ĥaosaho, Paĝo 7
Atribuintaro
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga kaj subtenita de mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 502 mecenatoj :
Vi ankaŭ fariĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron de Pepper&Carrot : https://www.patreon.com/davidrevoy
Libera permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Fontoj : elŝuteblaj je www.peppercarrot.com Programaro : 100% de tiu ĉapitro estis verkita per liberaj programoj Krita 2.9.7, G'MIC 1.6.5.2, Inkscape 0.91 per Linux Mint 17
Montri 46 komentojn.