Kajeno: Frenezridigaj. Harkreskigaj. Odoraĉvezikigaj. Vidigantaj la vivon bela. Fumiĝigaj.... Jes, mi scias :. Pipro: « Vera-Ĥaosahana-sorĉistino ne-faru-tiajn-sorĉotrinkaĵojn. » Mi devas iri la Komonan bazaron.. Sono: Kling Klang Klong. Kajeno: ... kiom da sorĉotrinkaĉaĵoj !!. Malaperigu ĉion ĉi, dum mi estos for. Estus malbonŝance, se ludus ŝercemaĉuloj kun tio. Jes. Estas multe pli bone tiel..
Pipro: Malaperigado, ĉu ? Facile ! Hura !. Sono: Zjum!. Pipro: Fuŝ !. Ĉu ĉion ĉi enteregi ?! Sed tia laboro daŭros multajn horojn, kaj eĉ haŭtvezikigos al ni la manojn !. Sono: Pum.
Pipro: « Kaj ĉefe, ne uzu la magion. Vera Ĥaosahana sorĉistino ne uzas la magion por ĉiutagaj taskoj. ». Grrr !. KAROĈJO ! La Libron sepan Ĥaosahan : « La GravitoKampoj » ... ...TujTuj ! TujTuj !. Mi montros al tiu senĉesa blekantino, kia estas vera Ĥaosahana sorĉistino !. Sono: Kur Kur.
Pipro: GURGES ATER !. Sono: VRUUuuuuuuuuuu. Kajeno: ... Nigra truo Ĥaosaha ? ! .... Pipro: ?!. Kajeno: ... Ĉu tio ĉi vere estas tio, kion vi komprenas per « ne uzu la magion » ?. Pipro: ... Be... Ĉu ne estu vi en la bazaro ?. Kajeno: Certe ne ! Kaj mi ja pravis ; neeblas vin lasi sen senĉesa superrigardado !.
Sono: vuuuvuuvuuvuu. Kajeno: Nesufiĉa maso ! Malfortaj gravitokampoj diferencialaj ! Eĉ la lasta cirkla orbito stabila estas tro malgranda ! Tamen, okazaĵa horizonto iomete pli granda sufiĉintus !. Sono: Bum. vuuuvuuvuuvuu. Kajeno: ?! Jen la faraĵo : Preskaŭ ĉio gravitos en la stabila orbito aŭ inter la Lagrange-punktoj, kaj plue ŝvebos ĉirkaŭe.. Karoĉjo: ... Kia faraĉaĵo !.
Pipro: !!!. Kajeno: !!!. CURSUS ANNULATIONUS MAXIMUS !. Sono: ŜKlak!. Rakontanto: ~ FINO ~. Atribuintaro: 2015/10 – Desegno kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : libre fan. Korekto : Tirifto.
Atribuintaro: https://www.patreon.com/davidrevoy. Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga kaj subtenita de mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 575 mecenatoj : Libera Permesilo : Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy Fontoj : elŝuteblaj el www.peppercarrot.com Programaro : Tiu ĉapitro estis verkita cent elcente per liberaj programoj Krita 2.9.8, Inkscape 0.91, Blender 2.71, GIMP 2.8.14, G'MIC 1.6.7 sur Linux Mint 17. Vi ankaŭ fariĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron de Pepper&Carrot :.