Safrano: Tio estas io kion vi devos prizorgi sole. Mi ne rolos kiel paciganto, eĉ por amikino. Tiaj aferoj ĉiam finiĝas malbone !. Pipro: Bonvolu Safrano…. Mi nenion lernas de miaj instrupatrinoj, ili nur singastigas ĉe mi, ĝemas pri sia maljuneco kaj krias al mi pro io ajn… Ĉu vi vere ne povus veni kaj helpi min paroli al ili ?. Safrano: Aŭskultu ! Vi estas sorĉistino, agu sorĉistine ! Al ili parolu rekte ! Kiel plenkreskulo !. Ho ve, mi cedas ! Eble mi povus veni kun vi por paroli al ili....
Timiano: Kio ? Vi nenion lernas ?. Birdo: pip pip. pip pip. pip pip. pip pip. pip pip. Timiano: Kaj vi eĉ ne sufiĉe kuraĝas por veni diri tion sole ?!. Sono: PAF !. Timiano: Se mia dorso fartus pli bone, mi donus al vi lecionon kiun vi memorus ! Kaj ne nur sorĉan lecionon, espereble vi komprenas min !. Kajeno: Timiano, ĉesu. Ili pravas..
Kajeno: Ni ne plu tute junas, kaj jen bona momento por leciono. Mi proponas renkontiĝon kun la Saĝulo de la monto ! Lia instruado nepras.. Timiano: He he ! La Saĝulo ? Ĉu ili ne tro junas por kompreni tion ?. Pipro: Tro junas por kio !? Ni iru !. Safrano: « Ni » ?. Timiano: Bone, ni alvenis. Mi lasas vin konatiĝi kun la Saĝulo. Li staras super tiu deklivo.. Ĉu vi pretas ricevi bonan lecionon ?.
Pipro: Mi pretas !. Safrano: Ankaŭ mi !. Timiano: Bone, bone ! Jen bona konduto.. Iru !. Pipro: Ho ne !. Safrano: Jen... MONSTRO !. Pipro: MI TION SCIIS !!! JEN KAPTILO ! NI ATAKU !!!.
Pipro: GRAVITAS SPIRALIS !. Safrano: BRASERO INTENSIA !. Sono: Plonĝ !. Timiano: Haa, vi, la junuloj, vi ĉiam volas ĉion ataki ! La leciono de la saĝulo estas imiti lin ! Traduko : Naj Ledofiŝ. Korektoj : Tirifto. Pipro: Sed, kio estas tiuj lecionoj !. Rakontanto: - FINO -. Atribuintaro: 04/2016 – www.peppercarrot.com – Desegnado kaj Scenaro : David Revoy, korektado : Remi Rampin. Bazita sur la universo de Hereva, kreita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.. Libera Permesilo : Creative Commons Attribution 4.0, Programaro : Krita, Blender, G'MIC, Inkscape sur Ubuntu.
Atribuintaro: Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera, kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 671 mecenatoj :. Vi ankaŭ fariĝu mecenato de Pepper&Carrot sur www.patreon.com/davidrevoy.