Pro granda intereso la urbo Komona prezentas sian Magian Konkurson
Granda Premio de 50 000 kooj
Por la plej impresa magia demonstro ! Eniro : 150 kooj La nova grandega kaj sekurigita areno Komona Azartago, 10 Aerlune
SPECIALA INVITO
Pipro
Mi pretas! Ek, Karoĉjo. Ni ekiru!
Pipro
Ĉu vi certas, ke vi ne volas kuniri kun ni ?
Kajeno
Mi certas. Ni faras sorĉarton en Ĥaosaho, ne spektaklojn !
Writing
La KOMONA
SOLENA MALFERMO DE LA NOVA ARENO JAM HODIAŬ
LOĜANTOJ ZORGIGITAJ DE SIAJ IMPOSTOJ
BILETOJ TUTE VENDITAJ : CERTEGA SUKCESO !
POLITIKAJ STREĈOJ EN LANDO DE AHO
AHO NUNE OKUPAS 80% EL TERITORIO
VI HAVAS BONEGAN VIDPOVON !
Pipro
Dankon ke vi lasas min partopreni ! Mi venkos ! Mi promesas ! Ĝis ĉi-vespero !
Sono
ferm !
Kajeno
...
Mayor of Komona
Kiel la Komona urbestro, mi inaŭguras la duan Grandiozan Magian Konkurson !
Audience
Klak
Mayor of Komona
Mi scias, ke vi senpacience atendis ĉi tiun eventon ! Dankon, ke vi veturis el la kvar anguloj de Herevo por eltrovi nian grandan, sekuregan arenon !
Ni daŭrigu prezentante niajn partoprenantojn !
Karoĉjo
ZZZ...
Pipro
Karoĉjo ?! Kion vi faras ?! Vekiĝu ! Ĝi ekas ! Ĉiuj nin rigardas !
Sono
Tuŝ !
Mayor of Komona
Adepto de la mortece revivivanta magio de « Vivigaho », ni honore bonvenigas... KORIANDON !
Audience
Klak
Mayor of Komona
Kreskaĵaro kaj bestaro ne kaŝas sekretojn por tiu sorĉisto de « Hipiaho » ! Bonvolu bonvenigi... KAMOMILON !
Kaj nun, danke al la teĥnika kapableco de Komono, ĉi tie, en unikaĵo monda...
Sono
Fal !
Mayor of Komona
...magiisto el la akva profundaĵo, kiu majstras la imponegan magion de « Akvaho » ! SPIRULINO !
Pipro
Akvaho ?! Ĉi tie ?! Nekredeble !
Karoĉjo
Gruuu
Pipro
Karoĉjo ! Baldaŭ estas nia vico ! Estu pacienca ! Bonvolu ! Nur por hodiaŭ !
Mayor of Komona
Sorĉistino de la spirita kaj asketisma magio de « Aho », ni ĝojas bonvenigi inter nin... ŜIĈIMION !
Audience
Klak
Pipro
Karoĉjo ! NE !!!
Mayor of Komona
Kaj nun, estas la tempo alturniĝi al ĉi tiu mistera partoprenanto, kiu eniris anonime por reprezenti la paradan magion de « Magmaho »...
Sono
Malkaŝ !
Mayor of Komona
Ho ! Kia surprizo ! Jes, ĝi estas ŝi ! Neniu alia ol... SAFRANO !
Sono
Plaŭd !
Mayor of Komona
Ha ! Ŝajnas, ke unu partoprenanto jam havas problemon !
Audience
Ha !
Mayor of Komona
Fraŭlino !! Bonvolu reiri al via loko !!
Pipro
Karoooĉjo ! NE !
Sono
Dzing !
Pipro
?!
Sono
Ŝpruc !
Pipro
Ha-ha ! Dankon, Spirulino ! Kaj pardonu...
Kien vi iras ?! REVENU ĈI TIEN !
Mayor of Komona
Hm hm ! Nu, tie ĉi estas nia lasta partoprenanto kun la, hm… nepriskribebla ... magio de « Ĥaosaho »... PIPRO !
Kiel la gajninto de la ĉefa premio de la ŝorctrinkaĵa konkurso, ni decidis proponi al ŝi specialan pozicion !
Pipro
? ! ...
Mayor of Komona
Tiel ŝi estos...
... parto de nia taksantaro !
Sono
Bum
Audience
Klak Klak Klak Klak Klak
Writing
Magia Konkurso Oficiala Taksantaro
Pipro
Hura.
Writing
Reĝino Ajel
Pipro
Lordo Azirf
Rakontanto
Daŭrigonte...
Atribuintaro
02/2017 – www.peppercarrot.com – Arto kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : Jorge Maldonado Ventura. Korekto : Tirifto
Cerba sturmo: Craig Maloney, Quiralta, Nicolas Artance, Talime, Valvin.
Dialogaj plibonigoj : Craig Maloney, Jookia, Nicolas Artance kaj Valvin.
Speciale Dankon al Inkscape teamo kaj speciale al Mc.
Bazita sur la universo de Hereva kreita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.
Programaro : Krita 3.2.1, Inkscape 0.91 sur Linux Mint 18.1 XFCE
Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0
Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al 816 mecenatoj :
Vi ankaŭ povas iĝi mecenato el Pepper&Carrot en www.patreon.com/davidrevoy