Tio estas io kion vi devos prizorgi sole. Mi ne rolos kiel paciganto, eĉ por amikino. Tiaj aferoj ĉiam finiĝas malbone !
Pipro
Bonvolu Safrano…
Mi nenion lernas de miaj instrupatrinoj, ili nur singastigas ĉe mi, ĝemas pri sia maljuneco kaj krias al mi pro io ajn… Ĉu vi vere ne povus veni kaj helpi min paroli al ili ?
Safrano
Aŭskultu ! Vi estas sorĉistino, agu sorĉistine ! Al ili parolu rekte ! Kiel plenkreskulo !
Ho ve, mi cedas ! Eble mi povus veni kun vi por paroli al ili...
Timiano
Kio ? Vi nenion lernas ?
Birdo
pip pip
pip pip
pip pip
pip pip
pip pip
Timiano
Kaj vi eĉ ne sufiĉe kuraĝas por veni diri tion sole ?!
Sono
PAF !
Timiano
Se mia dorso fartus pli bone, mi donus al vi lecionon kiun vi memorus ! Kaj ne nur sorĉan lecionon, espereble vi komprenas min !
Kajeno
Timiano, ĉesu. Ili pravas.
Kajeno
Ni ne plu tute junas, kaj jen bona momento por leciono. Mi proponas renkontiĝon kun la Saĝulo de la monto ! Lia instruado nepras.
Timiano
He he ! La Saĝulo ? Ĉu ili ne tro junas por kompreni tion ?
Pipro
Tro junas por kio !? Ni iru !
Safrano
« Ni » ?
Timiano
Bone, ni alvenis. Mi lasas vin konatiĝi kun la Saĝulo. Li staras super tiu deklivo.
Ĉu vi pretas ricevi bonan lecionon ?
Pipro
Mi pretas !
Safrano
Ankaŭ mi !
Timiano
Bone, bone ! Jen bona konduto.
Iru !
Pipro
Ho ne !
Safrano
Jen... MONSTRO !
Pipro
MI TION SCIIS !!! JEN KAPTILO ! NI ATAKU !!!
Pipro
GRAVITAS SPIRALIS !
Safrano
BRASERO INTENSIA !
Sono
Plonĝ !
Timiano
Haa, vi, la junuloj, vi ĉiam volas ĉion ataki ! La leciono de la saĝulo estas imiti lin ! Traduko : Naj Ledofiŝ. Korektoj : Tirifto
Pipro
Sed, kio estas tiuj lecionoj !
Rakontanto
- FINO -
Atribuintaro
04/2016 – www.peppercarrot.com – Desegnado kaj Scenaro : David Revoy, korektado : Remi Rampin
Bazita sur la universo de Hereva, kreita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.
Libera Permesilo : Creative Commons Attribution 4.0, Programaro : Krita, Blender, G'MIC, Inkscape sur Ubuntu
Atribuintaro
Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera, kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 671 mecenatoj :
Vi ankaŭ fariĝu mecenato de Pepper&Carrot sur www.patreon.com/davidrevoy