Writing: Pro granda intereso la urbo Komona prezentas sian Magian Konkurson. Granda Premio de 50 000 kooj. Por la plej impresa magia demonstro ! Eniro : 150 kooj La nova grandega kaj sekurigita areno Komona Azartago, 10 Aerlune. SPECIALA INVITO. Pipro: Mi pretas! Ek, Karoĉjo. Ni ekiru!.
Pipro: Ĉu vi certas, ke vi ne volas kuniri kun ni ?. Kajeno: Mi certas. Ni faras sorĉarton en Ĥaosaho, ne spektaklojn !. Writing: La KOMONA. SOLENA MALFERMO DE LA NOVA ARENO JAM HODIAŬ. LOĜANTOJ ZORGIGITAJ DE SIAJ IMPOSTOJ. BILETOJ TUTE VENDITAJ : CERTEGA SUKCESO !. POLITIKAJ STREĈOJ EN LANDO DE AHO. AHO NUNE OKUPAS 80% EL TERITORIO. VI HAVAS BONEGAN VIDPOVON !. Pipro: Dankon ke vi lasas min partopreni ! Mi venkos ! Mi promesas ! Ĝis ĉi-vespero !. Sono: ferm !. Kajeno: ....
Mayor of Komona: Kiel la Komona urbestro, mi inaŭguras la duan Grandiozan Magian Konkurson !. Audience: Klak. Mayor of Komona: Mi scias, ke vi senpacience atendis ĉi tiun eventon ! Dankon, ke vi veturis el la kvar anguloj de Herevo por eltrovi nian grandan, sekuregan arenon !. Ni daŭrigu prezentante niajn partoprenantojn !. Karoĉjo: ZZZ.... Pipro: Karoĉjo ?! Kion vi faras ?! Vekiĝu ! Ĝi ekas ! Ĉiuj nin rigardas !. Sono: Tuŝ !.
Mayor of Komona: Adepto de la mortece revivivanta magio de « Vivigaho », ni honore bonvenigas... KORIANDON !. Audience: Klak. Mayor of Komona: Kreskaĵaro kaj bestaro ne kaŝas sekretojn por tiu sorĉisto de « Hipiaho » ! Bonvolu bonvenigi... KAMOMILON !. Kaj nun, danke al la teĥnika kapableco de Komono, ĉi tie, en unikaĵo monda.... Sono: Fal !. Mayor of Komona: ...magiisto el la akva profundaĵo, kiu majstras la imponegan magion de « Akvaho » ! SPIRULINO !. Pipro: Akvaho ?! Ĉi tie ?! Nekredeble !.
Karoĉjo: Gruuu. Pipro: Karoĉjo ! Baldaŭ estas nia vico ! Estu pacienca ! Bonvolu ! Nur por hodiaŭ !. Mayor of Komona: Sorĉistino de la spirita kaj asketisma magio de « Aho », ni ĝojas bonvenigi inter nin... ŜIĈIMION !. Audience: Klak. Pipro: Karoĉjo ! NE !!!.
Mayor of Komona: Kaj nun, estas la tempo alturniĝi al ĉi tiu mistera partoprenanto, kiu eniris anonime por reprezenti la paradan magion de « Magmaho ».... Sono: Malkaŝ !. Mayor of Komona: Ho ! Kia surprizo ! Jes, ĝi estas ŝi ! Neniu alia ol... SAFRANO !. Sono: Plaŭd !. Mayor of Komona: Ha ! Ŝajnas, ke unu partoprenanto jam havas problemon !. Audience: Ha !. Mayor of Komona: Fraŭlino !! Bonvolu reiri al via loko !!. Pipro: Karoooĉjo ! NE !. Sono: Dzing !. Pipro: ?!. Sono: Ŝpruc !.
Pipro: Ha-ha ! Dankon, Spirulino ! Kaj pardonu.... Kien vi iras ?! REVENU ĈI TIEN !. Mayor of Komona: Hm hm ! Nu, tie ĉi estas nia lasta partoprenanto kun la, hm… nepriskribebla ... magio de « Ĥaosaho »... PIPRO !. Kiel la gajninto de la ĉefa premio de la ŝorctrinkaĵa konkurso, ni decidis proponi al ŝi specialan pozicion !. Pipro: ? ! .... Mayor of Komona: Tiel ŝi estos.... ... parto de nia taksantaro !. Sono: Bum. Audience: Klak Klak Klak Klak Klak. Writing: Magia Konkurso Oficiala Taksantaro. Pipro: Hura.. Writing: Reĝino Ajel. Pipro. Lordo Azirf. Rakontanto: Daŭrigonte....
Atribuintaro: 02/2017 – www.peppercarrot.com – Arto kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : Jorge Maldonado Ventura. Korekto : Tirifto. Cerba sturmo: Craig Maloney, Quiralta, Nicolas Artance, Talime, Valvin.. Dialogaj plibonigoj : Craig Maloney, Jookia, Nicolas Artance kaj Valvin.. Speciale Dankon al Inkscape teamo kaj speciale al Mc.. Bazita sur la universo de Hereva kreita de David Revoy kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.. Programaro : Krita 3.2.1, Inkscape 0.91 sur Linux Mint 18.1 XFCE. Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. Pepper&Carrot estas tute libera, malfermitkoda kaj subtenata de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al 816 mecenatoj :. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato el Pepper&Carrot en www.patreon.com/davidrevoy.