Pipro: Libroj estas bonegaj !. Ĉi tiu altvalora libro enhavas la notojn de sperta aventurulo, kaj priskribas ĉion pri tiu ĉi malliberejo. Tio valoras oron !. Ekzemple : ĉi tiu malbona okulo en la fronta pordo pafas mortigajn fajrobulojn por deturni nerajtigitajn vizitantojn.. Sed se vi zorge alproksimiĝas al ĝi el la flanko, preter rigardo....
Pipro: ...kaj poste kovru la okulon kun ĉapelo.... Sono: Puf !. Pipro: ...la pordo devus sin malfermi !. Ĝi eĉ rekomendas forlasi la ĉapelon en la loko por faciligi la eskapon ! Libroj estas bonegaj !. Writing: « Saltu rekte trans la unuan balkonon. ». Pipro: Bone !. Writing: « Vi povas percepti senton de falado. Tio estas normala. Estas mallongigo. ». Sono: BOJNG. BOJNG. Writing: « Ĝuu la komfortan de iluminita reto sen ia risko : ĉi tiuj araneoj estas lumsintezaj kaj manĝas el la rebrilita lumo. ». « Mi rekomendas rapidan dormeton por renovigi viajn fortojn. ». Pipro: Mi amegas librojn !.
Pipro: Ho, Karoĉjo ; mi scias kiom katoj malŝatas malsekiĝi.. Ne zorgu ! Libroj estas ankaŭ bonaj por tio !. Kaj post malpli ol dek minutoj ekde la eniro en la malliberejon, mi sidas en la trezorĉambro, deprenante foliojn de la malofta Akvoarbo. Libroj estas magiaj !.
Writing: « Kolektu plumon dum la vojo. ». Pipro: Ne mankas plumoj ĉi tie !. Writing: « Ĉar vi elektis la mallongigon, vi devas nun eniri en la ĉambron de La Gardanto. ». Pipro: Hmm... la granda ĉefo ?!? Sed kie ?. AH HA... Trovis vin !. tikl tikl. Pfff.. . ! Tro facile kiam oni scias la malfortaĵon !.
Sono: Shkrrkrr!. Pipro: Aha ! Ĉi tie estas la eliro !. Sono: Vooop !. Pipro: ?!. Eoŭŭŭ... Mi certas, ke estas io ĉi tie pri kiel formovi tiun « aĵon ».... Karoĉjo... Ĉu vi povas legi ĝin ? Mm… kompreneble vi ne povas... Bee.... MI SCIIS ĜIN !!! Tro bone por veri ! Grrr !!!. Eble libroj ne povas servi ĉiuokaze finfine.... Sono: Paf !.
Pipro: ...krom se. HAAAAAAAA!!!. Sono: POV!. Pipro: Nee, ĝi estas vera ; por ĉiu okazo... ...libroj estas bonegaj !. Rakontanto: - FINO -.
Atribuintaro: Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. Programaro : Krita 4.1, Inkscape 0.92.3 sur Kubuntu 17.10. Arto kaj scenaro : David Revoy. Dialoga plibonigo : Craig Maloney. Beta-legado : Ambernite, Craig Maloney, CalimeroTeknik, Jookia, Midgard, Nartance, Popolon, Quiralta, Valvin, xHire, Zeograd. Esperanta versio Traduko : Jorge Maldonado Ventura. Korekto : Tirifto. Surbaze de la universo de Hereva Estigo : David Revoy. Ĉefa daŭriganto : Craig Maloney. Skribistoj : Craig Maloney, Nartance, Scribblemaniac, Valvin. Korektistoj : Willem Sonke, Moini, Hali, CGand, Alex Gryson. 28 Julio 2018 www.peppercarrot.com. Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 1098 mecenatoj :. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot en www.patreon.com/davidrevoy.