« Vera-Ĥaosahana-sorĉistino ne-faru-tiajn-sorĉotrinkaĵojn. » Mi devas iri la Komonan bazaron.
Sono
Kling Klang Klong
Kajeno
... kiom da sorĉotrinkaĉaĵoj !!
Malaperigu ĉion ĉi, dum mi estos for. Estus malbonŝance, se ludus ŝercemaĉuloj kun tio. Jes. Estas multe pli bone tiel.
Pipro
Malaperigado, ĉu ? Facile ! Hura !
Sono
Zjum!
Pipro
Fuŝ !
Ĉu ĉion ĉi enteregi ?! Sed tia laboro daŭros multajn horojn, kaj eĉ haŭtvezikigos al ni la manojn !
Sono
Pum
Pipro
« Kaj ĉefe, ne uzu la magion. Vera Ĥaosahana sorĉistino ne uzas la magion por ĉiutagaj taskoj. »
Grrr !
KAROĈJO ! La Libron sepan Ĥaosahan : « La GravitoKampoj » ... ...TujTuj ! TujTuj !
Mi montros al tiu senĉesa blekantino, kia estas vera Ĥaosahana sorĉistino !
Sono
Kur Kur
Pipro
GURGES ATER !
Sono
VRUUuuuuuuuuuu
Kajeno
... Nigra truo Ĥaosaha ? ! ...
Pipro
?!
Kajeno
... Ĉu tio ĉi vere estas tio, kion vi komprenas per « ne uzu la magion » ?
Pipro
... Be... Ĉu ne estu vi en la bazaro ?
Kajeno
Certe ne ! Kaj mi ja pravis ; neeblas vin lasi sen senĉesa superrigardado !
Sono
vuuuvuuvuuvuu
Kajeno
Nesufiĉa maso ! Malfortaj gravitokampoj diferencialaj ! Eĉ la lasta cirkla orbito stabila estas tro malgranda ! Tamen, okazaĵa horizonto iomete pli granda sufiĉintus !
Sono
Bum
vuuuvuuvuuvuu
Kajeno
?! Jen la faraĵo : Preskaŭ ĉio gravitos en la stabila orbito aŭ inter la Lagrange-punktoj, kaj plue ŝvebos ĉirkaŭe.
Karoĉjo
... Kia faraĉaĵo !
Pipro
!!!
Kajeno
!!!
CURSUS ANNULATIONUS MAXIMUS !
Sono
ŜKlak!
Rakontanto
~ FINO ~
Atribuintaro
2015/10 – Desegno kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : libre fan. Korekto : Tirifto
Atribuintaro
https://www.patreon.com/davidrevoy
Pepper&Carrot estas tute libera, senpaga kaj subtenita de mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 575 mecenatoj : Libera Permesilo : Krea Komunaĵo Atribute 4.0 (CC-By) al David Revoy Fontoj : elŝuteblaj el www.peppercarrot.com Programaro : Tiu ĉapitro estis verkita cent elcente per liberaj programoj Krita 2.9.8, Inkscape 0.91, Blender 2.71, GIMP 2.8.14, G'MIC 1.6.7 sur Linux Mint 17
Vi ankaŭ fariĝu mecenato, subtenante la sekvontan ĉapitron de Pepper&Carrot :