Kajeno: Vi volas Arbon de unueco ? Ĉi tie ?!?. NE ! Ni estas Sorĉistinoj de Ĥaoso ; ni NE FARAS tion.. Sono: PAF!. Kajeno: Vi devus koncentri vin pri la lernado de viaj « Sorĉoj de Detruo » !. Pipro: Detruo ? En ĉi tiu tempo de jaro ? Kial ne lerni sorĉojn de kreado anstataŭe ?. Kajeno: La sekva kunsido ĉe La Tri Lunoj alvenas, kune kun viaj ekzamenoj. Lernu ! Studu ! LABORU !!! KAJ ĈESU DISTRIĜI PER TIUJ MALSAĜAJ IDEOJ !!!.
Sono: Draŝ!. Ffff. Karoĉjo: tap. Pipro: Grrrrr.. . !!!. Vintro sen Arbo de unueco ?! Neniam !. Kial mi ne faru mian propran arbon ekde nulo per magio ?!. Ehe ! Mi povus eĉ kombini Hipiahan kaj Ĥaosahan magiojn, unuafoje! Granda verda arbo, lumigita de steloj kaj etaj sun-sistemoj ! Hoŭŭ! Ĝi estus perfekta !. Kaj ĝi estus krea !. Sed ne estas maniero fari tian magion ĉi tie... ...miaj baptopatrinoj rimarkus tuje se mi ne estus lernanta miajn « Sorĉojn de Detruo »..
Pipro: Krom se... Mi pensas, ke mi memoras.... Sono: Ŝrr. Pipro: Jes ! En la ĉapitro pri « Sorĉoj de Detruo », Timiano rekomendas peni ilin en dimensieto. Sed rigardu ĉiujn tiujn avertojn :. Mm.... Writing: « NE elspezu ĉiom de via Reo per la kreado de la dimensieto. ». Pipro: Kompreneble.. Writing: « NE reportu la rezultojn eksteren, pro sekureco. ». Pipro: Pff... Evidente !. Ho, jen !. Writing: « NE atendu ian ajn helpon el ekstero de la dimensieto... ...neniu povas vidi, kion vi faras! ». Pipro: Neniu ? Vere !? Ĝi estas perfekta ! Eklaboru ni !. Sono: BriiiL. SĈwuŭmp!!. Kumino: Ĉu Pipro ĵus kreis dimensieton ?. Timiano: Bone! Mi esperas, ke ŝi komprenis ĉiujn el tiuj avertoj, kiujn mi skribis en tiu ĉapitro pri la « Sorĉoj de Detruo ».. Writing: La KOMONA.
Pipro: Tre mojosa ! Ĝi estas kiel ujo, kun nur tiu parto de la librejo, kiun mi bezonas. Kaj ĝi estas tute izolita de nia propra realaĵo. Ĝi estas la perfekta loko por testado de sorĉoj.. Estas tempo koncentriĝi pri mia majstraĵo !. Sono: BriiiL. PLUuuŭm!!. Pipro: Heh. Huh, nee.. Sono: Dhuuŭff!!. Pipro: Fiii !. Sono: Ĉting!!. Pipro: Jes! Ĝi aspektas bona, sed estas tro eta.... Karoĉjo: ?. Pipro: KAROĈJO ! NE TUŜU ĜIN !.
Sono: Pluuum!!. Pipro: Jen ! Mi regrandigis ĝin. Nun ĝi aspektas perfekte ! Mi ne trovas problemon pri tio, ke mi elprenu ĝin el la dimensieto. Ĝi nur estas Arbo de unueco ; Ĝi ne estas kiel « Sorĉo de Detruo ».. Nu, estas tempo disponigi ĉi tiun dimensieton al la realo kaj montri al ili, kiel krea la Ĥaoso povas esti ! Mi ne povas atendi, ĝis mi vidos iliajn vizaĝojn !. Sono: DUŭŭŭng!!. Timiano: Mmm... Pipro revenas. Brave, Kajeno. Viaj instruaj metodoj efikas fine.. Kajeno: Dankon al vi, lernejestrino.. Writing: La KOMONA.
Pipro: KAROĈJO ! Mi revenos post kelkaj minutoj kun Timiano, Kajeno kaj Kumino. Faru nenion al ĉi tiu arbo ĝis mi revenos, ĉu akorde ?. Bone, mi revenos baldaŭ !. Sono: BRRrrr BRRr BRRrrr BRRrrr BRRrrr BRrr. Karoĉjo: ?. Sono: Kresk !!. Karoĉjo: !!. Sono: BRRr BRRrrrr. Karoĉjo: !!. Pipro: Preparu vin miregi kaj supriziĝi ! Vi neniam antaŭe vidis ion kiel ĉi tion. Bonvolu sekvi min supren por vidi....
Sono: Kresk !!. Pipro: ?!!. Sono: uuum!!!. FRAKAS!!!. Pipro: Ŝajnas, ke mi lernis la « Sorĉojn de la Detruo » finfine !. Rakontanto: - FINO -.
Atribuintaro: Feliĉan feston !. 12/2017 – www.peppercarrot.com – Arto kaj Scenaro : David Revoy – Traduko : Jorge Maldonado Ventura ; korekto : Tirifto. Dialogaj plibonaĵoj: Craig Maloney, CalimeroTeknik, Jookia.. Provlegado/Beta-rimarkoj : Alex Gryson, Nicolas Artance, Ozdamark, Zveryok, Valvin kaj xHire.. Bazita sur la universo de Hereva kreita de David Revoj kun kontribuaĵoj de Craig Maloney. Korektado de Willem Sonke, Moini, Hali, CGand kaj Alex Gryson.. Programaro : Krita 3.2.3, Inkscape 0.92.2 sur Ubuntu 17.10. Permesilo : Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. Pepper&Carrot estas tute senpaga, libera kaj subtenita de siaj mecenataj legantoj. Por ĉi tiu ĉapitro, dankon al la 810 mecenatoj :. Vi ankaŭ povas iĝi mecenato de Pepper&Carrot en www.patreon.com/davidrevoy.